Pirata estas ANATEL* kiu kashighas sub la oro!!!

Auhdu per interreton

105,7 FM Libera

Pirata estas ANATEL* kiu kashighas sub la oro!!!

La militisma diktaturo jam finighis sed la subpremado ankoraux restas.
Elstara ekzemplo pri tio chi estas la leghoj kiuj reguligas la radi-televid-komunikilojn, kiuj ne shanghighis ekde la militisma reghimo de la jaro 1968. Chi tiu legho estas kontrolataj de ANATEL - Nacia Agentejo de Radi-Televid-Komunikado kiu kunagas kun la federacia polico.
Tiu cxi legho kiu ankoraux regas ekskludas nin de la rajto libere komunikadi char la permeso por la ondaj radioj estas donata nur al la grandaj entreprenoj kiuj celas nur la profiton.
Tial la kvalito de tiuj radio-programoj estas tiel banaligitaj kaj en ili estas elsendataj nur la informoj kiuj konvenas al la entreprenoj, nepermesante al la ordinaraj homoj kaj al la sociaj movadoj la eblecon disvastigi siajn ideojn.
Alternativo al cxi tio monopolo estas la liberaj kaj komunumaj radioj kiuj ne havas "katenitajn vostojn" ligitajn al la politikistoj, ne dependas de koruptadoj por elsendi la muzikojn kaj ne havas komercajn interesojn. Tiaj komunumaj radioj estas en la tuta mondo, kaj en Brazilo grandparte ili estas en la periferioj de la urboj, en universitatoj kaj en kulturaj centroj.
Ili rezistadas per programoj direktitaj al la interesoj de la komunumo, malfermas spacojn al novaj artistoj kaj agas tiel por ke la arto dauxre postvivu ne estante dependanta de la altruda diska industrio.
Pro la rompo al la monopolo en la radio-komunikadoj kaj por rezisto placxi al la komerca skemo de la radio-elsendoj, tiuj radioj estas persekutataj, fermataj kaj multfoje, la radio-elsendantoj estas arestitaj.
En urbo Campinas, Radio Muda (Muta Radio) libera radio kreita de studentoj rezistas jam de 10 jaroj per radio-elsendoj. Dum tiu cxi tempo multaj radio-programantoj, la tiel nomataj "mudeiros" (mutistoj) estas la partoprenantoj de la Kontraux-auxtoritateca Kolektivo kiu kunordigas la radion, kio garantias la liberecon al cxiuj por proponi, partopreni kaj fari laux placxe siajn programojn tiel ke la karaktero de la radio estas la diverseco de sonoj kaj ideoj. Tiuj kiuj jam auhdis ghin scias bone la variecojn inter la programoj.
Pli ol 100 radio-programistoj volontulas por ke la radio elsendu chiutage de la 8a horo matene gxis la 2a horo frumatene, kelkfoje dum 24 horoj tage elsendante diversajn muzikajn stilojn: hip-hopon, popolan brazilan muzikon, rokon, reggae, heavy metal, sambon, hard-core, noise, aux programojn pri futbalo, esperanto kaj pri sociaj movadoj. Neniu pagas aux ricevas monon por fari la programojn: nur la volo de cxiuj instigas la volontulojn.
Bedauxrinde pro la minacoj al ni pri sigelado de la radio la 31an de oktobro 2001 fare de ANATEL kune kun la Federacia Polico, ni estas momente ne elsendantaj regule la programojn sed nur elsendas fojfoje, sed baldauh ni rekomencos kaj ni ne silentos pro la subpremado.

Ni dankas pro la auhskultado kaj pro la apogoj dum cxiuj jaroj!
Kolektivo de Radio Muda
kontakt-adreso: radiomuda@lists.riseup.net

"Cxiu homo rajtas al libereco de opinio kaj esprimado. Tiu cxi rajtoj enhavas la liberecon ricevi kaj elsendi informojn kaj ideojn per iu ajn rimedo, sen interferencoj kaj sendepende de landlimoj" (Universala Deklaracio de la Rajtoj de la Homo, 1948, Art. XIX)

Fikighu al cxiuj formoj de subpremado.

VIVU LA LIBERECON!!!!!!

"Estas libera la esprimado de intelekta, arta scienca, kaj komunika agado sendepende de cenzuro aux permeso". (Brazila konstitucio, Art. 5 IX)

"La manifestacio de la penso, la kreivo, la esprimado kaj la informado, en nenia aspekto, formo, proceso aux ilo estos limigitaj, observante la enhavon de cxi konstitucio".
"Unua Paragrafo: Iu ajn legho rajtos krei regulojn kiu povos embarasigi la plenan liberecon de jxurnalisma informado en iu ajn socia komunikiloj, observante la enhavon en la artikolo 5a IV, V, X, XII e XIV."
(Brazila konstitucio, Art. 220)

* ANATEL - Nacia Agentejo de Radi-Televid-Komunikado

Add new comment