|
Principal
Apresentação
Historia
Programação
Textos
Eventos
Fotos
Quadrinhos
Downloads
Livro de visitas
Assinar
- Ler
Links
Contato
Escute
a
Rádio Muda
Envie
seus vídeos, audios, fotos, textos e entrevistas
Apóie
a
Rádio Muda
Projetos
|
Pirata
estas ANATEL* kiu kashighas sub la oro!!!
La
militisma diktaturo jam finighis sed la subpremado ankoraux restas.
Elstara ekzemplo
pri tio chi estas la leghoj kiuj reguligas la radi-televid-komunikilojn,
kiuj ne shanghighis ekde la militisma reghimo de la jaro 1968. Chi tiu
legho estas kontrolataj de ANATEL - Nacia Agentejo de Radi-Televid-Komunikado
kiu kunagas kun la federacia polico.
Tiu cxi legho
kiu ankoraux regas ekskludas nin de la rajto libere komunikadi char
la permeso por la ondaj radioj estas donata nur al la grandaj entreprenoj
kiuj celas nur la profiton.
Tial la kvalito
de tiuj radio-programoj estas tiel banaligitaj kaj en ili estas elsendataj
nur la informoj kiuj konvenas al la entreprenoj, nepermesante al la
ordinaraj homoj kaj al la sociaj movadoj la eblecon disvastigi siajn
ideojn.
Alternativo
al cxi tio monopolo estas la liberaj kaj komunumaj radioj kiuj
ne havas "katenitajn vostojn" ligitajn al la politikistoj,
ne dependas de koruptadoj por elsendi la muzikojn kaj ne havas komercajn
interesojn. Tiaj komunumaj radioj estas en la tuta mondo, kaj en Brazilo
grandparte ili estas en la periferioj de la urboj, en universitatoj
kaj en kulturaj centroj.
Ili rezistadas
per programoj direktitaj al la interesoj de la komunumo, malfermas
spacojn al novaj artistoj kaj agas tiel por ke la arto dauxre postvivu
ne estante dependanta de la altruda diska industrio.
Pro la rompo
al la monopolo en la radio-komunikadoj kaj por rezisto
placxi al la komerca skemo de la radio-elsendoj, tiuj radioj estas persekutataj,
fermataj kaj multfoje, la radio-elsendantoj estas arestitaj.
En urbo Campinas,
Radio Muda (Muta Radio) libera radio kreita de studentoj
rezistas jam de 10 jaroj per radio-elsendoj. Dum tiu cxi tempo
multaj radio-programantoj, la tiel nomataj "mudeiros" (mutistoj)
estas la partoprenantoj de la Kontraux-auxtoritateca Kolektivo kiu kunordigas
la radion, kio garantias la liberecon al cxiuj por proponi, partopreni
kaj fari laux placxe siajn programojn tiel ke la karaktero de
la radio estas la diverseco de sonoj kaj ideoj. Tiuj kiuj jam auhdis
ghin scias bone la variecojn inter la programoj.
Pli ol 100
radio-programistoj volontulas por ke la radio elsendu chiutage de la
8a horo matene gxis la 2a horo frumatene, kelkfoje dum 24 horoj tage
elsendante diversajn muzikajn stilojn: hip-hopon, popolan brazilan muzikon,
rokon, reggae, heavy metal, sambon, hard-core, noise, aux programojn
pri futbalo, esperanto kaj pri sociaj movadoj. Neniu pagas aux ricevas
monon por fari la programojn: nur la volo de cxiuj instigas la volontulojn.
Bedauxrinde
pro la minacoj al ni pri sigelado de la radio la 31an de oktobro
2001 fare de ANATEL kune kun la Federacia Polico, ni estas momente ne
elsendantaj regule la programojn sed nur elsendas fojfoje, sed baldauh
ni rekomencos kaj ni ne silentos pro la subpremado.
Ni dankas pro la
auhskultado kaj pro la apogoj dum cxiuj jaroj!
Kolektivo de Radio Muda
kontakt-adreso: radiomuda@lists.riseup.net
"Cxiu
homo rajtas al libereco de opinio kaj esprimado. Tiu cxi rajtoj enhavas
la liberecon ricevi kaj elsendi informojn kaj ideojn per iu ajn rimedo,
sen interferencoj kaj sendepende de landlimoj" (Universala
Deklaracio de la Rajtoj de la Homo, 1948, Art. XIX)
Fikighu
al cxiuj formoj de subpremado.
"Estas
libera la esprimado de intelekta, arta scienca, kaj komunika agado
sendepende de cenzuro aux permeso". (Brazila konstitucio, Art.
5 IX)
"La
manifestacio de la penso, la kreivo, la esprimado kaj la informado,
en nenia aspekto, formo, proceso aux ilo estos limigitaj,
observante la enhavon de cxi konstitucio".
"Unua Paragrafo: Iu ajn legho rajtos krei regulojn kiu povos embarasigi
la plenan liberecon de jxurnalisma informado en iu ajn socia komunikiloj,
observante la enhavon en la artikolo 5a IV, V, X,
XII e XIV."
(Brazila
konstitucio, Art. 220)
* ANATEL - Nacia Agentejo de Radi-Televid-Komunikado
|